Piaristoj estas anoj de la katolika vira ordeno Ordo Clericorum Regularium Pauperum Matris Dei Scholarum Piarum (mallonge: SP). La membraj sacerdotoj precipe laboras en klerigado kaj lernejoj por malriĉuloj.
La ordeno estis fondita de la hispano José de Calasanz (* 1557; † 1648 en Romo). La ordeno aktivas ĉefe en Aŭstrio, Bohemio, Hungario kaj Pollando.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search